Gastlibro

Дата 29.10.2009

Вложил Franjo

Заглавие MIREGA tagprogramo

Sunas en mirega lando. Kiel chiuj matenoj la gejunuloj malkovris ludante vivon de Van Gogh, pentrajhojn.... diversajn manierojn por pentri laù Van Gogh. Chiu tage ili plenigis kaj richigis ekspozicion che la kultura centro René d'Anjou centro de Bauge.
Hodiaù okazas la ukrainia kaj franca posttagmezo. La junaj ukrainoj kaj ilia akompananto Mikaelo prezentos "Barcho"-n kaj kantojn ; ilia flanko la bretonoj dancos bretonajn dancojn kaj modernan dancon "Madison" kun JoMa kanzono, krespoj mankos.
Dum nia komuna vespero (en la muzika centro muzikumas 65 junaj francaj muzikistoj) ; ni kune preparos grandan feston prezentota morgaù al la baughantaro.
Unu horo da spektaklo : la esperantista koruseto estos akompanita de orkestreto.... kaj kune chiuj ni prezentos duon kantprogramon..... 100 gejunuloj esperante kantos, dancos kaj dancigos la publikon.
La tuta muzika centro resonas je la esperantaj sonoj. Tra la koridoroj chiuj gejunuloj sin salutas espérante, amhistorio jam komencis.... kiel diri "Vi estas bela ?"
Sub 20° esperanta grupo teatrumis ekstere...
Shajnas ke MIREGE havos estontecon en Bulgario, pluraj zorgos pri tio.
MIREGAJN SALUTOJN

Обратно към дискусията