Gastlibro

Дата 05.11.2009

Вложил Franjo

Заглавие fotoj konkurso

Saluton al chiuj,
Ni sendis 3 fotojn je la nomo de la renkontigho MIREGE 2009. Certe Mariana aldonos nian blogon. Ni deziras ke ni gajnu tiun fotaparilon, imagu utilos al la venonta "MIREGE 2010".
Ni dormegis dum la du unuaj noktoj kaj siestis sed ne sufichis ! Plue ni shvebis sur nia privata nubeto dum kelkaj tagoj !
Momente ni ekverkas chu bilancojn, chu artikolojn, chu raportojn al diversaj intencoj kiuj helpis la renkontighon. Baldaù vi ricevos "demandaron" por bilanci.
Kuraghon al vi chiuj.

Venont' Mironto estos vi...
Venont' Mironto estos vi....
Post unu jaro, nova renkontigho
Venont' Mironto estos vi...

Hej ! kantu kantu kantu kantu nun

Franckisojn
Franjo kaj Guy

Обратно към дискусията