COZONAC (KOZONAK)

12.10.2009 20:21

Ingredientoj

 

1 kg. da faruno

10 ovoflavoj

100 gr. da butero

150 ml da oleo

400 gr.da sukero

400 gr. da nuksoj

2 kuleretoj da rumo

200 gr. da sekvinberoj

½ l da lakto

feĉo

5 kuleroj da kakao

 

Preparado

 

Oni muelas la nuksojn.

Oni varmigas ½ l da lakto.

En duono de la laktokvanto oni aldonas la sukeron kaj oni lasas ĝin malvarmiĝi.

Oni miksas 4 kulerojn da faruno kun la kroma laktokvanto.

Oni frotas unu kuleron da sukero kun peco da feĉo (kiom povas esti en 1 kulero) kaj oni aldonas al la miksaĵo de faruno kun lakto.

Oni miksas kaj oni lasas ĝin por kreski.

Oni aldonas salon al la ovoflavoj.

Oni metas la ovoflavojn sur la farunon, oni aldonas la feĉon kreskintan kaj oni knedas la tuton.

Oni aldonas la varman lakton al la faruno,oni bone miksas la ovojn en la paston.

Oni knedas 15 minutojn kaj oni aldonas oleon kaj buteron.

Oni pli knedas 1 horon (aŭ ĝis kiam la pasto faras aervezikojn).

Oni miksas la nuksojn kun la kakao kaj sekvinberoj;Oni aldonas la 2 kuleretojn da rumo

Oni metas la miksaĵon sur la paston etenditan sur la tablo.

Oni ruligas la paston, oni enmetas ĝin en la pleton kaj oni lasas 1 horon ĉe la rando de la fonto, ĉe varmo.

Oni ŝmiras per ovo kaj oni enmetas la pleton en la forno por 45 minutoj.

 

 

 

 

 

Назад