Legomasalato kun blanka fromaĝo

08.10.2009 22:14

Produktoj:

1-2 paprikoj

3-4 tomatoj

1 kukumo

1 cepobuldo

Raspita blanka fromagho

4 supkoleroj da oleo

Salo

 

La paprikojn oni lavas, bakas, senŝeligas, purigas de semoj kaj erigas. La tomatojn kaj la kukumon oni distranĉas je etaj kubetoj, la cepon –je pecetoj kaj ĉion oni aldonas al la paprikoj. La miksaĵon oni kirlas aldonante la grason kaj la salon, kaj de ĝi oni formas porciojn en apartaj teleroj. Ĉiun porcion oni surŝutas  per la raspita fromaĝo.

 


 

Назад