Belgio

 

André Demarque

12.10.2009 21:04

 

 

Jen kelkaj vortoj por prezenti min :

Mi nomiĝas André, mi estas unu el viaj diplomitaj gvidantoj. Mi estas belga, mia

gepatra lingvo estas la franca (kiun mi forgesos dum nia semajno).

Mi havas du pasiojn : Esperanton kaj Van Gogh. Mi kunigis ambaŭ pasiojn verkante

libron pri Van Gogh (400 paĝojn, dulingve : france kaj esperante). Do samtempe, per

ludoj kaj per desegnado, vi plibonigos vian scipovon de la lingvo kaj vi malkovros la

vivon kaj la verkojn de la fama pentristo.

Mi antaŭĝojas konatiĝi kun vi kaj pasigi miregan kaj mirigan semajnon. Ĝis.

André Demarque